Ĝi longe vivas kaj kapablas grimpi ĝis atingi la arbaran kanopeon de plej altaj arboj. La maturaj vitoj havas ŝelon kun fendoj de diametro de kelkaj centimetroj. La folioj estas alternaj, ofte kun ĉiroj aŭ infloreskoj, tre dentecaj, 2-10 in (5-25 cm) de longo kaj 2-8 in (5-20 cm) de larĝo, foje kun malabundaj haroj kaj vejnoj en reverso.
La florado de Vitis riparia okazas en majo aŭ junio kaj produktas malgrandajn berojn de 6 al 15 mm de blueca al nigra koloroj.