Tiuj plantoj estas insekt- kaj mem-polenitaj. La tigoj estas lignecaj. La folioj ĝenerale entranĉitaj, kontraŭ tiuj kreskas ĉiroj aŭ infloreskoj. La korolo estas reduktita, la bero estas multgrajna.
*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
**genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.
La familio havas ĉ. 50 speciojn kun 3 gravaj kulturitaj areoj.
La specioj de Nord-Ameriko havas malalt-kvalitajn berojn, sed ili rezistas al la vinberujaj malsanoj (filoksero, peronosporo (foliŝimo), melduo)
Specioj de Orient-Azio ne estas gravaj.
Specioj de la Mediteraneo: plej gravaj.
Oni plimultigas ilin per vegetativaj metodoj (vergoj)
vinberujo (vitoŝimo estas funga malsano de la vitofolioj) estas ĉirohava arbedo, preskaŭ ĉiuj devenas el al norda mezvarmaj regionoj. Ili havas manforme lobaj folioj kaj dolĉaj tre sukoplenaj beroj. Multaj specioj kulturataj por la bero (Vitis vinifera, labrusca), kiuj servas seke (sekvinbero) aŭ sukoplene kiel manĝaĵo aŭ donas bazmaterialon por vinproduktado (vinfarado).
sovaĝa vinberujo (Parthenocissus pubescens) estas ornamplanto kun adheraj disketoj.
ampelopso estas volvogrimpanta arbedo kun volvofadenoj sen disketoj por alfiksiĝo. Ili havas kvinpintajn foliojn similajn al tiuj de la vinberujo.