La Virginia Muzeo de Belartoj (angleVirginia Museum of Fine Arts ,akronime VMFA) estas artmuzeo en Richmond, Virginio.
Ĝi estas unu el la unuaj publike posedataj muzeoj en la suda Usono, ĝi estas posedata kaj funkciigita fare de la Ŝtatkomunumo de Virginio [1]. Ĝi estas unu el la plej grandaj artmuzeoj en Nordameriko[2]. Kune kun la Virginia Historical Society, ili konsistigas la tielnomitan Muzeo-Distrikto de Richmond (alia nomo estas Okcidente de la Bulvardo) [3].
Historio
La muzeo malfermiĝis en 1936. La muzeo estas posedata de la usona ŝtato Virginio. La muzeokonstruaĵo estis dezajnita en 1934 fare de la usona arkitekto Merrill Lee.
En 1947 la muzeo ricevis la kolekton de la usona entreprenisto John Lee Pratt. Tiu kolekto inkluzivis, interalie, kvin Fabergé-ovojn.
Kolekto
La Virginia Muzeo, kun ĝia ampleksa artaĵkolekto, estas dividita en sekciojn kun galerioj [4]:
Aparte estas prezentita la kolekto de Faberge-ovoj, la plej granda ekster Rusio, inkluzive de kvin Imperiaj Paskaj Ovoj : Ovo kun rotaciaj miniaturoj (1896), Pelikano (1898), Petro la Granda (1903), Caro (1912) kaj Ruĝa . Kruco kun Portretoj (1915).