Ŝia sukcesa famo estas rilata ne nur al ŝia kariero en manekenado, sed ankaŭ al ŝiaj sociaj aktivecoj inter kiuj menciindas la posteno de Internacia Ambasadoro de Specialaj Olimpikoj en 1993 kaj baptopatrino de la pediatria fako de alta komplekseco de la Hospital Universitario Austral de Pilar Provinco Bonaero.
Ŝi famiĝis internacie aperante sur la kovrilpaĝo de la plej gravaj revuoj de la fako modo: nome Sports Illustrated Swimsuit Issue, Glamour, Cosmopolitan, Vogue, Elle, Marie Claire, Amica, Harper's Bazaar, Grazia, Photo, Woman, Telva kaj aliaj publikaĵoj. Ŝi laboris kun gravaj fasonistoj kiel Gianni Versace, Giorgio Armani, Salvatore Ferragamo, Gianfranco Ferré, Kenzo, Issey Miyake, Thierry Mugler, Max Mara, Ralph Lauren, Carolina Herrera, Donna Karan, Dolce & Gabbana, Karl Lagerfeld kaj Valentino.
La ĵurnaloj The Sunday Times (Anglio kaj El Mundo (Hispanio), en 1996 organizis esplorsondadon por elekti la 100 plej elstaraj virinoj de la 20-a jarcento. Nur du manekenoj eniris en la definitiva listo: nome Valeria Mazza kaj Claudia Schiffer.
En 1996 ŝi estis elektita en Italio por prezenti la faman Kantofestivalon de Sanremo kun Pippo Baudo.[1] Ŝi formis parton de la Fondaĵo Kennedy kiu helpas al fizikaj kaj mensaj diskapabluloj.[2]
Guess, Escada, Versace, Chanel, Vichy, Clinians, Zeki Triko, Giorgio Grati, Dana B. & Karen, Halston, Chrysler, electre Paris, Apriorisette Escada A.G, Swatch kaj Bebe estas kelkaj de la markoj kiuj elektis ŝin por siaj reklamkampanjoj.[3] Krome, ŝi estis fotita de tre prestiĝaj fotistoj kiel Gilles Bensimon, Walter Chin, Bruce Weber, Herb Ritts, Patrick Demarchelier, Dominique Issermann, Stan Shaffer, Peter Lindbergh, Pamela Hanson, Mario Testino, Doug Ordway kaj Steven Meisel. Ŝi aperis sur la kovrilpaĝoj de pli ol 550 revuoj en la tuta mondo[4] kaj estis protagonisto de pli ol 86 komercaj reklamaĵoj de TV por markoj kiel Lux, Danone (kun Cindy Crawford), Sanpellegrino (calze e collant), Villavicencio (minerala akvo), Pepsi, Coca Cola kaj Falabella.