La provinco Bonaero (hispaneProvincia de Buenos Aires) estas la plej loĝata el la provincoj de Argentino. Oni notu ke la urbo Bonaerone apartenas al la provinco, kaj havas apartan aŭtonoman statuson.
La loĝantaro estis 13 827 203 (en 2001) kaj la surfaco 307 571 kvadrataj kilometroj. Ĝia ĉefurbo estas La Plata, kun 850 000 loĝantoj, kaj situanta je 50 kilometroj sude de la urbo Bonaero.
La Provinco Bonaero dividiĝas kaj teritorie kaj administre en 135 municipoj nomitaj laŭkonstitucie partidos (partioj). Vidu artikolon Partioj de la Provinco Bonaero.