La urbo estas centro de la pomo kaj tabakkultiva regiono, grava trapasejo trans Tiso. Ĝi
estas urbo ekde 1979, kiam oni alligis komunumojnVitka kaj Gergelyiugornya.
La urbo estas ŝatata ripozloko dum somero (tendumado ĉe la Tiso, baniĝo en la rivero).
La loko estis menciita en 1214, ĝi havas la rangon kampara urbo ekde 1494. En evoluo de la komunumo gravis ĉiam la trafiko. Vásárosnamény havis jam rajton je pramo en la 14-a jarcento. Ligna ponto ekfunkciis en 1849, la unua feroponto estis konstruita en 1886, sed tiun eksplodigis la retiriĝantaj germanoj en 1919. La hodiaŭa ponto funkcias ekde 1949. La komunumo estis distriktejo ĝis malfaro de distriktoj.
La urbo estis la finstacio de la vaporŝipado kaj grava poŝt-voja stacio ekde 1852, tra Debrecen al Galicio. Ĝin interligas ekde 1905 fervoja linio al Nyíregyháza.