La Urubitingo, Buteogallus urubitinga, estas specio de rabobirdo de la familio de Akcipitredoj kaj genro de Buteogaloj, kiu enhavas ĉefe nigrecajn akcipitredojn, krabomanĝajn.
Tiu estas ĉefe marborda birdo de densaj kaj maldensaj arbaroj ĉe akvo. Ili konstruas grandan neston el bastoneteroj en arbo: la ino kutime demetas unu malhelmakuletecan blankecan ovon.
Aspekto
Plenkreskulo de Urubitingo estas 56 al 64 cm longa kaj pezas 1.1 kg. Ĝi havas tre larĝajn flugilojn kaj estas ĉefe nigra. La mallonga vosto estas blanka kun larĝa nigra pinto. La beko estas nigra kaj la kruroj kaj vaksaĵoj estas flavaj.
Ambaŭ seksoj estas similaj, sed nematuruloj estas malhelbrunaj supre kun punkteco kaj strieco. Ties subaj partoj estas sablokoloraj kun malhelaj punktoj, kaj la vosto havas nombrajn nigrajn kaj malhelajn striojn. La alvoko de la Urubitingo estas distinga pepado ooo-ŭiiii.
Buteogallus urubitinga ridgwayi – malaltaj teroj el norda Meksiko al okcidenta Panamo.
Buteogallus urubitinga urubitinga - el orienta Panamo al norda Argentino.
La Urubitingo manĝas ĉefe reptiliojn, aliajn malgrandajn vertebrulojn kaj grandajn insektojn, ofte ĉasatajn perpiede. Tiu specio estas ofte vidata dum ŝvebado super arbarkanopeo. Laŭlonge de Amazoniaj riveroj ĝi estis observata serĉante nestokoloniojn de hoacino kie klopodi rabi ovojn kaj idojn.