La Urba parko (germaneStadtpark) estas unu el la multnombraj parkoj en la urbocentro de Erfurto (Germanujo) kreita sub la urbestreco de Hermann Schmidt.
Historio
Antaŭ la pordoj de la urboj, rande de la Schwemmbach-valo, situas la monteto Spielberg. Unue tie ĉi estis la remparoj Hohe Batterie kaj Daberstedter Schanze. Alikonstruo kaj la malfortikigado de la urbo depost 1873 ebligis realigi 20 jarojn poste la modestan priplantadon de la areo. Ekde 1887 faritis surloke sportejo por erfurta futbalklubo (tia utiligo ĝis 1908). De la 1-a de majo ĝis la 30-a de septembro 1894 okazis granda metiada kaj industria ekspozicio surloke. Dum la planadoj pri la etendigo de la urbo oni pripensis ankaŭ eblan aranĝadon de la urboparka areo. Fundamentoj por tio estis la planoj de Otto Linne kaj Max Bromme.
La unua duono rigardanta urbocentren estas aranĝita de 1908-11, la suda parkduono de 1917-26 (sub la gvidado de Hermann Braband). En 1913 Henry Van de Velde planis konstruigi gigantan muzeon Universalan Muzeon meze de la parko, kio bedaŭrinde ne realiĝis[1]
Post la forigo de la bombŝirmaj keloj en 1950 la parko submetitis al alia alikonstruo planita de la erfurta ĝardenarkitekto Gustav Allinger.
Funkcio
La urboparko, kiun karakterizas belega ŝtuparo monumentprotektita rigardanta al la stacidomo, gastigas multe da ĝardenaj kaj hortikulturaj ekspozicioj. Atentiĝo indas - krom al la ŝtuparo - ankaŭ al la pavilono kaj al la strikte geometriaj elementoj norden-suden ene de la verda terpeco. En la suda parto estas la puto Sorgebrunnen kun aranĝo simila al malsuprenigita ĝardeneto (Senkgarten). Krome multo da raraĵoj dendrologiaj kiel amuraj korkoarboj (Phellodendron amurense) kaj morusarboj (Morus alba) troviĝas en la parko.
Por la Tutgermana ĝardenekspozicio (Bundesgartenschau - BUGA) en 2021 la urboparko feliĉe integriĝis en la ekspozicikoncepto. Sed jam en 2014 finiĝis gravaj restaŭradlaboroj ĉe la impona ŝtuparo kontraŭe al la ĉefa stacidomo kaj ĉe fontanoj.[2]