Unna estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Unna de la federacia landoNordrejn-Vestfalio, kaj estas la administra, ekonomia kaj kultura centro de la distrikto. Fine de la jaro 2022 la urbo havis 60 892 loĝantojn.
Luma arto
Ekde 2002 la urbo Unna estas konata pro ĝia Centro por Internacia Luma Arto (germane: Zentrum für Internationale Lichtkunst). La Centro por Internacia Luma Arto estas la nura muzeo en la mondo dediĉita sole al la temo de luma arto. Pli ol 20 internacie famaj lumaj artistoj starigis konstantan instalaĵon: Joseph Kosuth, Olafur Eliasson, Mario Merz,Mischa Kuball, Rebecca Horn, Christina Kubisch, Keith Sonnier, Jan van Munster, François Morellet, Christian Boltanski, Brigitte Kowanz, Adela Andea, Giny Vos kaj Maurizio Nannucci. La mondfama artisto James Turrell estas reprezentita en la kolekto kun du okulfrapaj pozicioj de sia verkaro.
Unna per individua motora trafiko konektiĝas al la aŭtovojoj kaj , ankaŭ per la malpli vasta federacia vojo , kaj kompreneble ankaŭ havas fervojan stacidomon.