La universitato de Bamberg – germane oficiale Otto-Friedrich-Universität Bamberg, mallonge Uni Bamberg – estas universitato en la historia urbo Bamberg de la federacia landoBavario en Germanio. Ĝi estis fondita en 1647 kiel akademio, sed nur en 1972 ricevis ĉiujn fakultatojn kaj per tio plenan universitatan statuson.
Esperanto kaj la universitato
Estante universitata urbo, Bamberg jam frue dum la 20-a jarcento havis Esperanto-grupon, kiu ĉiam je signifa parto konsistis el studentoj kaj kunlaborantoj de la altlernejo. Aktuale, interalie la esperantisto Martin Haase estas docento pri lingvosciencoj; li estras la fakon pri latinidaj lingvoj.