La Universitato Utrecht (nederlandeUniversiteit Utrecht, mallongeUU) estas Nederlanda universitato en la urbo Utreĥto. Ĝis meze de la 1990-aj jaroj ĝi nomiĝis Regna Universitato Utrecht (nederlandeRijksuniversiteit Utrecht, mallongeRUU). Kun proksimume 29 000 studentoj (kaj ĉiujara influo de 6 500 novaj studentoj) la UU estas la plej granda universitato de Nederlando. Ĉe la universitato laboras proksimume 8 000 dungitoj, el kiuj 640 profesoroj. Estas 48 bakalaŭraj studoj, 122 kromstudoj kaj 198 magistraj studoj. La UU havas sep fakultatojn kaj buĝeton de proksimume 650 milionoj da eŭroj. Ĝi interalie membras en la Ligo de Eŭropaj Esploraj Universitatoj.
Historio
La malfermo de la Universitato Utrecht okazis la 26-an de marto1636. La malferman parolon faris la tiam influhava profesoro pri teologioGisbertus Voetius; la unua universitatestro estis profesoro pri juro kaj matematiko Bernardus Schotanus.[1] Ĉe la malfermo la universitato havis kelkajn dekojn da studentoj kaj laboris sep profesoroj ĉe kvar fakultatoj: la filozofa, kiu donis bazan studon al ĉiuj studentoj, kaj la tri plej altaj fakultatoj, la teologia, la jura kaj la medicina.
La universitato venigis multajn eksterlandajn studentojn, ĉefe germanoj, angloj kaj skotoj. Ili ĉeestis intelektan kaj teologian batalon kiun batalis la anoj de la nova filozofio (René Descartes dum kelka tempo vivis en Utrecht) kontraŭ anoj de la konservema teologiisto Voetius, la unua profesoro de la universitato.
Komence de la 19a jarcento la universitato fartis malpli bone. Dum la franca tempo (1806-1813) la universitato eĉ oficiale malsupreniĝis al 'école secondaire' (mezlernejo).
Post la starigo de la Reĝlando de la Nederlandoj en 1813 la universitato rericevis siajn antaŭajn rajtojn. Leiden, Groningen kaj Utrecht estis la tri Regnaj universitatoj de la nova ŝtato. Leiden ricevis la titolon 'unua' altlernejo. Utrecht ĉefe rolis en la prospero de la Nederlanda naturscienco. Ĉirkaŭ 1850 formiĝis la tiel nomata 'Utrechta skolo' pri la natursciencoj, kies ĉefuloj estis la profesoroj Harting, Mulder, Buys Ballot kaj Donders. Ili enkondukis la edukadlaboratorion en Nederlando kiel praktikejo por iliaj studentoj.
La Universitato Utrecht reprezentiĝas en la Stichting Academisch Erfgoed, fondaĵo kies celo estas konservi universitatajn kolektojn kaj kulturaĵojn.
Fakultatoj
La konstruaĵoj de la Universitato Utrecht troviĝas dise en la urbo. Plejparto de la fakultatoj troviĝas en la Uithof, areo oriente de la urbo kaj sude de De Bilt. Granda fakultato (Juro) kaj granda subfakultato (Literaturo) troviĝas en la urbcentro.
La fakultato Natursciencoj stariĝis en novembro 2004 kaj konsistas el la sekvaj subfakultatoj:[2]
Subfakultato Farmaciaj scienco
Subfakultato Fiziko kaj Astronomio
Subfakultato Biologio
Subfakultato Ĥemio
Subfakultato Komputilscienco
Subfakultato Matematiko
Ejoj
La universitato elektis investi grandan parton de ĝia buĝeto por moderna arĥitekturo sur la Uithof. Tial nun staras inter aliaj Educadorium de Rem Koolhaas, studentejo de Rudy Uytenhaak kaj librejo de Wiel Arets. Tiel la universitatejo venigis multajn vizitantajn arĥitekturstudentojn.