La umbunda (respektive ovimbunda) lingvo – propralingve „umbundu“, laŭvorte „suda mbunda“, aŭ „benguela mbundu“ - estas afrika lingvo parolata en la centraj altebenaĵoj de Angolo fare de 5 milionoj da parolantoj el la etno de ovimbundoj („sudaj mbundoj“). La umbunda estas la plej disvastiĝinta bantua lingvo en Angolo, parolata fare de proksimume triono de la ŝtatanoj, kaj estas oficiala ŝtata lingvo. Ĝia ISO-kodo estas umb
. La lingvo ne konfuziĝu kun la kimbunda aŭ „norda mbunda“, kiun la lingvisto Malcolm Guthrie klasifikigis en la zono H de bantuaj lingvoj, dum la umbunda estas en la zono R de tiu lingvaro.
Eksteraj ligiloj