La ukraina teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2006 en Torino havis 52 sportistojn. Ili partoprenis en 9 fakoj. Flagtenanto de la ukraina teamo estis Natalija Jakuŝenko dum la malferma ceremonio respektive same dum la ferma. La sportistoj atingis 2 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 25-an rangon.