Uetliberg (alemane Üetliberg) estas la hejmmonto de la urbo Zuriko. De la belvidturo sur ĝia pinto, kiu troviĝas sur la teritorio de la komunumo Stallikon, oni havas mirindan panoramon super la tuta urbo kaj la Lago de Zuriko.
Uetliberg jam en la bronzepoko estis kelta rifuĝkastelo. Diversaj arkeologiaj trovaĵoj ankoraŭ hodiaŭ viziteblas. Ek de 1644 sur ĝi situis la altobservejo. Bunkroj el la Dua Mondmilito memorigas kiel ĝian gravan rolon kiel parto de la zurika urbodefendo laŭlonge de la tiel nomita Limat-linio.
1840 La gastejo kaj kuracejo Uetliberg estis malfermita.
1872 La Uetliberg-Fervoj-Societo estis fondita.
1873 La hotelisto Caspar Fürst aĉetas la montgastejon.
1875 La Uetliberg-Fervojo malfermiĝis. La ekzistanta domo estis grandigita kaj norde de ĝi estis konstruita hotelo.
Nova beldvidturo sur Uetliberg
1894 Konstruo de la belvidturo sur la montopinto.
1920 La Uetliberg-Fervojo estis malfunkciigita kaj la mastrumkompanio likvidita.
1922 La nove fondita fervojsocieto Zuriko-Uetliberg refunkciigas la trajnlinion.
1923 La trajnlinio al Uetliberg estis elektrigita.
1927 La hotelo Uetliberg estis akirita kaj transprenita de la urbo Zuriko kaj inaŭgurita la instruarbaro de la ETH.
1935 La fratoj Niedermann aĉetas la hotelon
1943 La hotelo estis malkonstruita
1953 Oni konstruas 53 metrojn altan televidturon
1954 Oni konstruas la skisaltejon "Alt Uetliberg".
1967 La trajnkompanio transprenas la novan restoracion Gmüetliberg.
1968 132 metrojn alta sendoturo anstataŭigas la turon el la jaro 1953.
1990 La belvidturo estis anstataŭigita per novkonstruo
1999 La grizonano Giusep Fry aĉetas la hotelon kun la belvidturo kaj faras novkonstruojn kaj ŝanĝojn, kiuj provokis multajn debatojn en la loka gazetaro kaj inter la popolo.
Turismo
La Uetliberg estas ŝatata ekskurscelo de la zurikanoj sed ankaŭ multaj eksterlandaj turistoj inter ili precipe japanoj kaj usonanoj ŝatas la facile atingeblan monton, kies grandaj arbaroj invitas al belegaj migradoj kaj promenoj. De la Ĉefstacidomo Zuriko kondukas la Uetliberg-linio de la Sihlvalo-Zuriko-Uetliberg-Fervojo, tio estas la metropola trajnlinio S10, ĝis preskaŭ la pinto de la monto.