Ue aŭ rekta U (Ү ү, kursive Ү ү) estas litero de la multaj cirilaj alfabetoj por multaj tjurkaj lingvoj, por mongolaj lingvoj kaj por la dungana lingvo.[1] En ili Ү plejofte signifas la mavastan antaŭan rondigitan vokalon [y] aŭ la proksim-mavastan antaŭan rondigitan vokalon [ʏ], en la lingvoj kalmuka kaj mongola — la mavastan malantaŭan rondigitan vokalon [u].[2]
La litero Ү estis derivita de la cirila litero У. Ili ambaŭ similas al la latina litero Y y, la unua al la majusklo, la dua al la minusklo.
Kodoj
Signo |
Ү |
ү
|
Unikoda nomo |
CYRILLIC CAPITAL LETTER STRAIGHT U |
CYRILLIC SMALL LETTER STRAIGHT U
|
Enkodigo |
dekume |
deksesume |
dekume |
deksesume
|
Unikodo |
1198 |
U+04AE |
1199 |
U+04AF
|
UTF-8 |
210 174 |
D2 AE |
210 175 |
D2 AF
|
HTML |
Ү |
Ү |
ү |
ү
|
Referencoj
- ↑ Neslavaj alfabetoj (Cirilaj) en la paĝaro “TITUS — Thesaurus Indogermanischer Text- und Sprachmaterialien”. Alirita 2020-01-06.
- ↑ Ager, Simon (ed.) Omniglot: writing systems & languages of the world. Cyrillic script. Alirita 2020-01-06 .