La 107-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazis de la 6-a ĝis 13-a de aŭgusto 2022 en Montrealo (Kanado). Ĝia temo estis “Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj”. La kongresejo estis la urbocentra universitato UQAM. Oni unue planis la kongreson por 2020, sed oni poste ŝovis ĝin je du jaroj pro la kronvirusa pandemio. La Kanada Esperanto-Asocio (KEA) estis la invitanto kaj Esperanto-Societo Kebekia (ESK) estis la loka organiza forto de la evento. La lasta fojo, kiam la Universala Kongreso okazis en Kanado, estis en 1984 en Vankuvero, kaj la lasta fojo, kiam la UK okazis en la orienta parto de Nord-Ameriko, estis en 1910 en Vaŝingtono (Usono).
Garry Evans, profesia ekonomikisto, estis la kasisto.
Suzanne Roy (Suzano la Dua), la respondeculo pri ekskursoj
Eugenia Amis, redaktoro de La Riverego kaj antaŭa redaktoro de Kontakto, okupiĝis pri la rilatoj kaj komunikado kun esperantistoj.
Heredaĵo
Post la kongreso, kiel heredaĵo de la 107a UK, la organiza komitato senvualigis la 8an de septembro de 2023 memortabulon pri la pionira montreala esperantisto Albert Saint-Martin ĉe parko en la arondismento Le Plateau-Mont-Royal kiu jam portis lian nomon pro liaj politikaj aktivecoj.[2]