Le Centre Sheraton Hotel, mallonge Le Centre, estas nubskrapulahotelo kaj kongresejo en Montrealo, Kebekio, Kanado. Ĝi situas ĉe la adreso 1201 bulvardo René Lévesque okcidenta (ouest west) en la urbocentro de Montrealo, inter la stratoj Stanley kaj Drummond.
La konstruaĵo havas 825 ĉambrojn kaj altas 118 metrojn kun 38 etaĝoj. Ĝi estis kompletigita en 1982.
Historio
La hotelo, ekkonstruita en 1984, estis planita malfermiĝi ĝustatempe por la Somera Olimpiko 1976 kiel la tutmonde plej granda konstruaĵo de la hotela ĉeno Holiday Inn. Tamen, la projekto suferis de kostotropasoj je 81 milionoj usonaj dolaroj. La konstruo fine daŭris ok jarojn kaj malsama hotelĉeno malfermis la konstruaĵon. La urbestro de Montrealo oficiale malfermis la konstruaĵon en majo 1982.[1]