La unua mencio devenis el 1582, tiam pro pesto la vilaĝosenhomiĝis. En 1914 tie okazis grandaj bataloj inter Rusio kaj Habsburga Imperio. Ĝis 1920 Uzsok apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, al distrikto de Nagyberezna, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Uĵok/Uzsok. Ekde 1945 Uĵok apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.