Triple Trouble ("Triobla tumulto") estas mallonga silentfilmo de Charlie Chaplin el 1918. Ĉefrolas Charlie Chaplin, Edna Purviance kaj Leo White.
Temo
Dum kolonelo Nutt eksperimentas per eksplodaĵoj, nova domzorgisto aliĝas al lia domanaro. La netaŭga domzorgisto daŭre igas la vivon malfacila al la ceteraj kunlaborantoj. Dume, eksterlanda agento alvenas en la domon esperante ricevi la plej lastan inventon de kolonelo Nutt. La inventisto forĵetas lin, pro kio la agento poste dungas friponon por ricevi la formulon. Kiam polico iras al la domo de Nutt por komenci enketon, komplika tumulto rezultas.
Rolularo
Eksteraj ligiloj