La rakonto komenciĝas kun Charlie, la Vagabondo, alvenante en drinkejon, ludante je violono por ricevi monojn kaj ekscitante rivalecon kun konkurantaj muzikistoj - tio rezultigas drinkejinterbatiĝon kaj komikan masakron.
Malaperante en la najbarecon de cigana karavano, en la kamparo, li renkontas la belan, kvankam malpurigantan, Edna kaj distras ŝin per sia violono. Ŝi estis kidnapita kaj misuzita fare de la ciganoj kaj de ĉefo inter ili Eric Campbell, kiu vipas ŝin senindulge. Charlie venas por ŝia savo kaj frapas ŝiajn turmentantojn sur la kapo per bastono, antaŭ forrajdo kun ŝi en ŝtelita ĉaro. La intimeco kiu formiĝas inter ili, kiam Charlie lavas sian vizaĝon en bovlo kaj kombas sian hararon, estas malfaciligita per la alveno de filma amrivalo kaj ŝiaj gepatroj. Movante for kun la laste menciita, Edna subite ekkomprenas ke ŝia koro apartenas al Charlie kaj stiras la aŭton reen kaj prenas lin kune kun ŝi.[1]