La unua mencio devenis el 1332. La turkoj faris preskaŭ senhoma la vilaĝon. Alvenis slovakoj kaj hungaroj, kiuj fondis apudan komunumon Új-Kécske (=nova Kécske), la malnova vilaĝo iĝis Ó-Kécske (=malnova Kécske). En 1867 la fervojo ekfunkciis. Ambaŭ vilaĝoj unuiĝis en 1950 havanta novan nomon Tiszakécske. Ĝi urbiĝis en 1986.
Dum la revolucio amaso ariĝis en la ĉefplaco. Ankaŭ nun nekonatulo sendis mesaĝon al flughaveno de Kecskemét. Sekve batalaviadilo mitralis la senarmilan amason. Multaj mortis kaj grave vundiĝis. Post la tuja helpo en la preĝejo oni uzis eĉ ĉiujn tukojn preĝejajn.