Tiszaújváros estas regiona centro de la elektro- kaj kemiaĵproduktado. La vilaĝoSzederkény estis unuafoje menciita en 1268. Ĝi estis dum regado de Karolo la 1-a (Hungario) reĝa bieno, poste parto de la bienego de Ónod. Ĝi estis posedaĵo de la Rákóczi-familio, detruis ĝin la turkoj en 1638, sed Zsuzsanna Lorántffy en 1651 resetligis per hajdukoj. Post malvenko de la Rákóczi-liberecbatalo, la Habsburgoj okupis ĝin en 1711.
La Tisa Energicentralo estis finkonstruita en 1957, ĝi havis la povumon de 200 megavatoj kaj estis hejtita per karbo. Tiu centralo estis plilarĝigita inter 1971 kaj 1978 per kvar nafto- kaj tergashejta bloko, al povumo de 1000 megavatoj. Alia granda uzino estas la Tisa Kemia Kombinato, kiun oni konstruis en kadro de la 2-a kvinjara plano. Unua parto de la uzinego estis la farbaĵfrabriko, kiu komencis la produktadon en 1961 (ĝi estas ekde 1994 en posedaĵo de Akzo Nobel). Post la unua parto, oni konstruis sintez-sterkan (1964), plastaĵ-bazmaterialan (1966), polietilenan (1970) kaj olefinfabrikon (1975). La naftorafinejo funkciis ekde 1980 per plena povo (3 milionoj da t), ĝi estas ekde 1991 posedaĵo de MOL.Rt.