Tigfrukta kverko aŭ pedunkla kverko[1] aŭ roburo[1] (Quercus robur[1]) estas palearktisaspecio. Ĝi estas la plej disvastiĝinta kverko en Mezeŭropo. La lumŝatanta arbo kreskas ĉefe sur profunda, facile argila sablogrundo. Kiel unuopa arbo ĝi formas kupolforman kronon kun larĝaj branĉoj. Kiel arbara arbo, formas ĝi sveltan, rektan trunkon kaj sveltan kronon kaj povas altiĝi ĝis 45 m.
Ĝi diferenciĝas de la aliaj kverkospecioj, kiel (tigfolia kverko), per la longpedunkla frukto, orelumitaj folioj kaj manko de viloj sur la suba foliflanko.