Tibor Upor

Tibor Upor
Persona informo
Naskonomo Ungerleider Tibor
Naskiĝo la  15-an de junio 1904 (nun 1904-06-15)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 4-an de junio 1960
en Hungario Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét, 22-1-72 Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Upor József (es) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infano Péter Upor (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo arkitekto
scenografo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Tibor Upor, laŭ hungarlingve kutima nomordo Upor Tibor estis hungara arkitekto, dekoraciisto. Lia origina familia nomo estis Ungerleider ĝis 1907.

Tibor Upor [1][rompita ligilo] naskiĝis la 15-an de junio 1904 en Budapeŝto, li mortis la 4-an de junio 1960 en Budapeŝto.

Biografio

Tibor Upor frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste artan altlernejon en Romo, fine li akiris arkitektan diplomon en Brunsviga Universitato de Teknologio en 1927. Post siaj studoj li estis dekoraciisto en malgranda teatro en Budapeŝto, inter 1930-1935 en Nacia Teatro (Budapeŝto), inter 1936-1939 en Teatro Magyar. Ŝajnas, dum la 2-a mondmilito li ne povis esti dekoraciisto (ĉu judo?), li faris arkitektajn laborojn. Nur en 1952 li aliĝis al Teatro de Hungara Armeo, sed li faris dekoraciajn laborojn ankaŭ al aliaj teatroj. En 1958 li ricevis premion. Li multe fumis, drinkis kaj kafis, nemirinde li mortis surstrate pro koratako.

Elektitaj teatraj dekoracioj

Fontoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.