La TU Braunschweig ("Universitato de Brunsvigo – Instituto de Teknologio") estas la plej antikva Technische Universität (Teknika Universitato, komparebla al instituto de teknologio laŭ la usona sistemo) en Germanio. Ĝi estis fondita en 1745 kiel Collegium Carolinum[1] kaj estas membro de TU9, nome societo de la plej famaj kaj grandaj germanaj institutoj de teknologio. Ĝi estas ofte rangita inter la pintaj universitatoj de inĝenierado en Germanio. Nuntempe ĝi havas ĉirkaŭ 19,000 studentojn, kio faras ĝin la tria plej granda universitato en Malsupra Saksio post la Universitato de Göttingen kaj la Universitato de Hanovro. Esploradaj projektoj estas pri aviadiletoj, hibridaj motoroj, kaj cifereca video-elsendo. Ties sidejo estas en Braunschweig.