Post la frua morto de la gepatroj Naogeorg iĝis dominikano; en 1525 li deponis la frokon kaj iris Nurenbergon. En 1535 li aperis kiel protestantisma animzorganto en Mühltroff, poste (kun perado de Filipo Melanktono) en Sulza. De 1542 li paroĥestris en Kahla.
Liaj dramoj parte plurfoje tradukiĝis en la germana kaj ŝatiĝis en tuta Eŭropo. La impona idea dramo Tragoedia nova - Pammachius (1538) montras la mondhistorian procedojn de Eklezio kaj Regno ekde kristanigo: la finalo estas, memkompreneble, la Reformacio de Wittenberg.
Je Mercator seu Iudicium (1539) satire laŭ Aristofano, prezentiĝas la avantaĝoj kaj neavantaĝoj de katolikaj dogmoj kaj luteranisma pravigo .
Politika ŝlosila dramo pri duko Henriko la Maljuna (Brauschweig-Lüneburg-Wolfenbüttel) - kiun Marteno Lutero moktitolis Hans Worst pro laŭdira bruligo de teritorioj de protestantoj laŭ komisio papa - nomiĝas Incendia seŭ Pyrgopolinices (1541).
De tri bibliaj dramoj – Hamanus (1543), Hieremias (1551) kaj Judas Iscariotes (1552) – eblas malkovri sociajn kaj konfesipolitikajn problemojn tiutempaj. Ĉi-trilogie Naogeorg kompromitas politikistojn subaĉeteblajn kiuj perfidas la bonajn religiajn novigojn.
Kvin libroj Satyren (1555) temigas problemojn de la kristanisma savo-historio kaj de la virtoj kaj malvirtoj de la homaro. La tie legeblaj atakparoladoj ankaŭ interesas kulturhistorie.
Menciindas krome ampleksaj klerigaj poemoj, ekz. Agricultura sacra (1550) kaj Regnum Papisticum (1553), kie sprite pritraktiĝas diversaj ĝeneralaj demandoj pri la vivo, la sinteno de eklezia hierarkiuloj kaj la konfesia disfendoj .
Liaj tradukoj el la helena en la latinan klare indikas ke Neagor nombriĝis inter la plej bonaj konantoj de la greka lingvo en sia tempo. Ankoraŭ Gotthold Ephraim Lessing laŭdegis liajn latinigojn de verkoj de Sofoklo.
Fonto
Roloff, Hans-Gert: "Naogeorg, Thomas". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 18 (1997), p. 729-730 (tie chi interrete)