Post studo de teologio, historio kaj geografio li estis instruisto ĉe Friedrich Wilhelm-Gymnasium en Berlino. En 1833 li fariĝis gimnaziinstruisto je Gdansko kie li restis historidocentante dum 32 jaroj. Krome li dediĉis sin al la gdanska historio. Li ankaŭ estris la urban arkivon, kaj ordigis tie ĉion laŭ nova sistemo (ekde 1850).
Krom pluraj verkoj pri Dancigo kaj la najbaraj klostroj je Oliva (nun pole Oliwa) kaj Zuckau (nun pole Żukowo) li ankaŭ esploradis pri la komercaj rilatoj inter danciganoj kaj italaj urboj en la 16-a jarcento. Li verkis ankaŭ la verkon »Danzigs Handels- und Gewerbegeschichte unter der Herrschaft des Deutschen Ordens« (Lepsiko 1858) kiun premiis la lepsika erudiciula klubo Societas Jablonoviana. Kun Strehlke kaj Töppen li eldonis la antologion »Scriptores rerum prussicarum« (Lepsiko 1861–74, 5 volumoj).
En 1865 li fariĝis orda profesoro ĉe la universitato de Greifswald. Paralele li estris la reĝan universitatan bibliotekon. En 1880 li eldonis la sesan volumon pri politikaj interparoladoj de la dokumentkolekto »Urkunden und Aktenstücken zur Geschichte des Großen Kurfürsten«.
Fonto
Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol. 9. Leipzig 1907, p. 367 (tie ĉi interrete)