Thelma RITTER (14a de februaro 1902 – 5a de februaro 1969) estis usona aktorino, plej bone konata pro siaj komediaj roloj kiel laboristklasaj roluloj kun forta akĉento de Novjorko. Ŝi ricevis ses nomumojn por Oskar-premio pro plej bonkvalitaj duarangaj aktorinoj, kaj ricevis unu Premion Tony pro plej bonkvalitaj ĉefaj aktorinoj en muzikalo.
Mankiewicz donis al Ritter la rolon de "Birdie" en All About Eve (1950), kio havigis al ŝi Oskar-nomumon. Dua nomumo sekvis pro sia rolo en la komedifilmo de Mitchell Leisen nome The Mating Season (1951) kun Gene Tierney kaj John Lund.
Premio kaj nomumoj
Ritter estis nomumita por Oskar-premio ses fojojn, kaj estis unu el la tri aktorinoj (ligite kun Deborah Kerr kaj Glenn Close) plej nomumita inter nevenkintoj. La nuna rekordo inter ĉiuj aktoroj estas Peter O'Toole kun ok nomumoj sen venki, sekve de Richard Burton kun sep nomumoj.
Oskar-premioj
Nomumita por Oskar-premio pro plej bonkvalitaj duarangaj aktorinoj pro:
- All About Eve (1950)
- The Mating Season (1951)
- With a Song in My Heart (1952)
- Pickup on South Street (1953)
- Pillow Talk (1959)
- Birdman of Alcatraz (1962)
Premio Emmy
Nomumita por Premio Emmy, kiel plej bonkvalita duaranga aktorino pro televida produkto en The Catered Affair.
Premio Ora Globo
Nomumita por Ora Globo kiel plej bonkvalita duaranga aktorino pro:
- All About Eve (1950)
- The Mating Season (1951)
- Boeing Boeing (1965)
Premioj Tony
Ŝi ricevis unu Premion Tony pro plej bonkvalitaj ĉefaj aktorinoj en muzikalo (1957) pro New Girl in Town en rara ligo (kun sia kunaktoro, Gwen Verdon).
Eksteraj ligiloj