Tatoeba![]() Tatoeba aŭ Projekto Tatoeba, kies nomo devenas de la japana lingvo kaj signifas "ekzemple", estas kunlabora projekto celanta kolekti multajn frazojn tradukitajn en diversajn lingvojn. KonsistoTatoeba konsistas el granda datumaro de ekzemplaj frazoj tradukitaj en diversajn lingvojn kaj funkcias kiel speco de multlingva traduka vortaro, en kiu se oni serĉas tradukon por vorto, oni trovas ekzemplajn frazojn, en kiuj la serĉita vorto estas uzata. La tekstaro de Tatoeba baziĝas sur la Korpuso Tanaka, (granda kolekto da paralelaj japanaj-anglaj frazoj), al kiu ekde 2006 sub la prizorgo de Trang Ho estis aldonitaj multaj aliaj lingvoj. StrukturoLa frazaro estas aranĝita kiel grafeo, en kies strukturo troviĝas nodoj kaj eĝoj: ĉiu nodo reprezentas frazon, kaj ĉiu eĝo reprezentas la ligilon inter du frazoj. Kiam du frazoj estas ligitaj, ili havas la saman signifon. RetejoLa retejo de la Projekto Tatoeba havas kompletan aron da rimedoj kiuj ebligas serĉadon kaj redaktadon de la frazoj. En la projekto partoprenas aktiva komunumo de kontribuantoj, kiuj enigas, tradukas kaj redaktas frazojn. EblecojĈiu povas
Oni povas lerni kaj plibonigi siajn konojn de lingvoj. Se oni aldonas ion kun eraro, tio ne gravas, ĉar ja aliaj sendos komentojn aŭ proponojn. Eĉ progresintaj esperantistoj kelkfoje tiel ricevas valoran helpon. StatistikoEn julio 2025 Tatoeba enhavis 13 milionojn da frazoj en 429 lingvoj. La plej ampleksaj frazokolektoj ekzistas en la angla (2 000 000), la rusa (1 143 000), la itala (936 000) kaj Esperanto (795 000). La kvara rango de Esperanto atentigas vizitantojn de la retejo, ke Esperanto estas reale uzata lingvo, kiu povas esprimi eĉ kompleksajn pensojn. Jen la aktuala statistiko de ĉiuj lingvoj. Eksterreta versioVersio de Tatoeba uzebla ankaŭ sen interreta konekto aperis en la tria eldono de la DVD Esperanto Elektronike, eldonita en julio 2011 de E@I. Ĝi enhavas 83.932 traserĉeblajn frazojn en Esperanto el Tatoeba kun diverslingvaj tradukoj. Vidu ankaŭEksteraj ligiloj |