La tapiŝo de Bayeux [baje] aŭ pli ĝuste la tapeto de Bayeux aŭ Bajoza tapeto, ankaŭ tapeto de la reĝino Matilda aŭ plej frue la tolaĵo pri la konkero estas brodaĵo kiu rakontas la konkeron de Anglujo fare de Vilhelmo la 1-a en la jaro 1066.
La tapiŝo estis verŝajne mendita de Odo de Bayeux, duonfrato de Vilhelmo la Konkerinto. Ĝi priskribas la eventojn pri la konkero de Anglujo en la jaro 1066, detalante la ŝlosilajn eventojn de tiu konkero, ĉefe la batalon de Hastings. Tamen preskaŭ duono de la scenoj prezentas eventojn antaŭ la invado.[1] Kvankam ĝi estas tre favora al Vilhelmo (ĝia celo certe estis pravigi liajn agadojn), la tapiŝo de Bayeux havas neestimeblan valoron dokumentan pri la kono de la 11-a jarcento en duklando Normandujo kaj Anglujo: ĝi sciigas al ni pri vestaĵoj, kasteloj, ŝipoj kaj tiamaj vivkondiĉoj.
Jen du larĝaj bilstriaj prezentoj de la sama objekto, sed ĉiu per diversaj lumaj kaj fotilaj efikoj:
la plena tapiŝo de Bayeux
la plena tapiŝo de Bayeux
Prezento
La tapiŝo de Bayeux fakte ne estas tapiŝo; ĝi estas brodaĵo el ok naturaj koloroj de lanfadenoj sur lina tolaĵo. Ĝi konsistas el 8 eroj, entute ĉirkaŭ 70 metroj longa kaj ĉirkaŭ 50 (de 48 ĝis 51 aŭ 53) centimetroj alta, dividita je serioj de paneloj. Komence ĝi estis certe pli ol 70 metrojn longa, ĉar nun mankas kelkaj pecoj. Ĝi estis farita inter 1066 kaj 1082, eble en Anglujo, por ornami la episkopanpalacon de Bayeux. Ĉiujare ĝi estis prezentita en la ĥorejo de la katedralo de Bayeux.
Estas broditaj 626 personoj en 30 ĝis 70 scenoj. Ĉiu sceno havas latinan komenton.
626 personoj, 202 ĉevaloj kaj muloj, 505 bestoj ĉiaspecaj, 37 konstruaĵoj, 49 arboj, ... en tute 1515 aĵoj prezentas informojn pri la 11-a jarcento.
La brodaĵoj estas sufiĉe precizaj por doni bonan bildon pri la vestaĵoj kaj la armiloj de la tiamaj militistoj. Sed ĝi montras ankaŭ multajn aliajn detalojn, kiel ekzemple la kometon de Halley, kiu dum la tiama epoko estis en sia plej sunproksima pozicio.
La duko Vilhelmo forprenas sian kaskon kaj rekuniĝas kun siaj soldatoj.
La armeo de Harold estas neniigita.
Harold ricevas mortigontan sagon en la okulon kaj mortas.
La venko de Hastings farigas Vilhelmon reĝo de Anglujo.
Historio
Origino
La plej multaj historiistoj konsentas, ke estis Odo de Bayeux kiu mendis tiun brodaĵon por ornami la navon de la nova katedralo de Bayeux inaŭgurita en 1077, sed oni ne konsentas pri la verkisto. La legendo rakontas ke la reĝino Matilda helpita de siaj damoj brodadis ĝin; aliuloj diras, ke ĝi estis farita aŭ en Kent aŭ en Winchester (Hampshire) 20 aŭ 30 jarojn post la rakontitaj eventoj. Ĉiukaze la lastaj esploroj de la universitato de Caen, komuna laboro de la plej famaj arkeologoj, historiistoj, mezepokistoj, konkludas ke la brodaĵo de Hastings estis farita en Kent, Winchester aŭ Canterbury tuj post la batalo mem, kaj la laboro estis ĉirkaŭ dujara. Tiel rakontas Denise Morel kaj Marie France Le Clainche en sia romano"Les Brodeuses de l'Histoire" (la brodistinoj de historio), kie ili ensceniĝas la brodadatelieron en Winchester. Oni scias ke tiu ateliero kunigis brodistojn virajn kaj inajn, laikajn kaj monaĥajn, anglajn, normandajn kaj bretonajn.
Aliaj tezoj
Oni longe kredis ke la tapiŝon mendis reĝino Matilda, edzino de Vilhelmo la Konkeranto, tial la nomo tapeto de la reĝino Matilda.
Nuntempe iuj sciencistoj dubas pri la tezo, ke Odo de Bayeux estis la mendinto de la tapiŝo, sed ke tiu mendinto eble estis anglo aŭ franco (el Bulonjo). Oni supozis Odon la mendinto, ĉar li estis prezentita en decidaj scenoj, ekzemple dum la batalo, kuraĝigante junajn militistojn aŭ kirasita partoprenante la batalon (kvankam lia kiraso malsimilas kolore la aliajn, pro kio kelkaj fakuloj pensas ke temas pri leda kiraso, kaj ankaŭ lia armilo estas klabego anstataŭ glavo, ĉar sacerdotoj ne rajtis disverŝi sangon per klingo).
El la fina mezepoko oni scias, ke la tapiŝo estis pendigita ĉirkaŭ la navo de la katedralo de Bayeux. Oni do supozis, ke ĝi estis kreita pro tio, ĉar la katedralo estis konstruita je tiu epoko.
Nuntempe oni dubas pri tiu tezo, ĉar oni supozas ke la fina sceno de la tapiŝo ne estis la fuĝo de la angloj el la batalkampo, sed la kronado de Vilhelmo en la abatejoWestminster. Kaj kvankam Bayeux troviĝas sur la tapiŝo, kontraŭe al aliaj urboj ne estas preĝejo en ĝi. Oni supozas do, ke tiam Bayeux ankoraŭ ne havis grandan preĝejon.
Kelkaj sciencistoj kredas Eustace la 2-a de Bulonjo la mendinto de la tapiŝo. Ĝia kialo estis donaco por Odo kaj ebla pardonpeto por atako de Eustace al Dover, kiu post la konkero troviĝis sub la influo de Odo. Tial oni taksas la komencon de la laboro je ĉirkaŭ 1067. Tiun tezon subtenas la emfazo en la tapiŝo de la figuroj de Eustaces - kiu fakte estis relative bagatela - kaj de Odo - kiel ricevanto de la donaco. Ankaŭ evidentiĝas rilatoj al la ebla aŭtoro de la kanto de Roland, kiu estiĝis je la sama epoko en la ĉirkaŭo de Bulonjo.
Ankaŭ aliaj sciencistoj opinias ke la iniciatoro de la tapiŝo estis la abatejoSankta Aŭgusteno de Canterbury, ĉar kelkaj homoj, kiel la normandaj kavaliroj Wardard kaj Vital havis rektan kontakton kun tiu abatejo kaj aperis kiel favorantoj. Ambaŭ kavaliroj estas cititaj en la tapiŝo, kvankam ambaŭ ne elstare agis dum la batalo.
Ankaŭ pri unuaj scenoj oni diskutas: kelkaj sciencistoj opinias ke la veturo de Harold al Normandujo estis postulo de la reĝo Eduardo la Konfesanto anonci al Vilhelmo la decidon, ke la maljuna reĝo elektis lin sukcendanto, kvankam laŭ aliaj Harold provis per tiu vojaĝo liberigi siajn fraton Wulfnoth kaj nevon Hakon el Normandujo. Tial la vidpunktoj malsamas: se laŭ la unua versio Harold aperas kiel ĵurperfidanto - kiu indikus ke la tapiŝo estis kreita el normanda vidpunkto - la dua versio montras Vilhelmon kiel malmolan, malkompateman, povomalsatan dukon, kiu devigas Harold al ĵuro kaj ne liberigas la kaptitojn - kio subtenas la anglan vidpunkton. Tamen necesas aldoni, ke malliberigo de garantiuloj el la alta nobelaro por atingi ies celon aŭ laŭ iu interkonsento estis mezepoka kutimo.
Referencoj
↑ 1,01,1Tapisserie de Bayeux, Editions Ville de Bayeux