La Sveda Teologia Instituto (akronime STI) estas sveda teologia studinstituto en Jerusalemo.
La Sveda Teologia Instituto estis fondita en 1947 de la Sveda Israela Misio kaj estas posedata ekde 1976 de la Eklezio de Svedio. Ĝia ĉefa celo estas disvastigi scion pri la tri monoteismaj tradicioj, kontraŭstari religiajn stereotipojn, kaj tiel konstrui pontojn de kompreno inter judoj, kristanoj kaj islamanoj. La instituto organizas kursojn, seminariojn kaj prelegojn.