Suzdalo estas parto de la Ora Ringo de Rusio, grupo de historie gravaj urboj, kie konserviĝis multaj historiaj konstruaĵoj: malnovaj preĝejoj kaj monaĥejoj,la klasikaj lignaj domoj izba[1].
La urbo estas granda turista centro.
La interurba telefona kodo estas 09231, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj.
La urbo estas ĉe rivero Kamenka (Каменка) (kiu enenfluas en riveron Nerl (Нерль), kiu enfluas la riveron Klazjma (Клязьма).
Al la urbo mankas fervoja stacio.
En la jaro 2002 la urbo havis 11,4 mil loĝantojn, en la jaro 2009 la urbo havis 11,0 mil loĝantojn, kaj laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 9 286 loĝantoj sur areo de 15 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 619 loĝantoj/km².
Referencoj
↑(nederlanda) Herman Vuijsje, Survoje al Vladivostok (Op weg naar Vladivostok), p. 55, eld. Lubberhuizen, 2012.ISBN 978 90 5937 300 6