Mangrovoj kaj konservas la formon de la marborda linio kaj estas grava vivejo por la mara kaj tersupraĵa vivo.
Flaŭro
Ekzistas pli da plantospecioj ĉi tie ol en la plej multaj mangrovarbaroj en la mondo, kun kvin malsamaj specoj de dominantaj mangrovopartoj en la ekoregiono : Avicennia kaj Sonneratiaspecioj ĉe la marbordo kie la akvo estas la plej sala kaj la tajdo-movo estas la plej forta; Rhizophora kaj Bruguiera en la marĉaj areoj ĵus malantaŭ ili; kaj palmoj (Nypa fruticans) en la sensalaj akvoj pli landinterne.
Faŭno
La sunda-bretaj mangrovoj gastigas la nazosimion (Nasalis larvatus), kiu vivas nur en tiuj marĉaj marbordaj vivejoj. Estas ankaŭ multe da birdospecioj.
Minacoj kaj konservado
Mangrovoj estas vundeblaj ekosistemoj kiam arboj estas hakitaj por konstruligno, brulligno kaj urbiĝo, kiel ekzemple salikokokultivado. Tiu habitatodetruo daŭras malgraŭ la establo de granda nombro da naturprotektejoj inkludantaj: en Saravako Nacia Parko Bako, en indonezia Borneo Nacia Parkoj Tanjung Puting kaj Gunung Palung, kaj en Sumatro Naciaj Parkoj Berbak kaj Sembilang [1].