La unua mencio okazis pri tiu loko en 1799, sed Sumaré mem estis fondita nur en 1868, tiam estis konstruita kapelo. Tiutempe oni okupiĝis pri kulturo pri kafoj. Komence la enmigrintoj estis portugaloj, kiujn italoj sekvis, poste ankaŭ rusoj, germanoj, hispanoj. En la jaro 1875 alvenis la unua trajno, kiu portis evoluon. La haltejo (same la vilaĝo estis nomumita Rebouças, kiu estis brazila inĝeniero. La vilaĝo kreskis ĉirkaŭ la stacidomo Rebouças, kie jam aperis la komerco kaj , la industrio. En 1914 la vilaĝo ricevis paroĥan statuson. En 1934 la akvoproviza servo estis inaŭgurita. Sumaré estas levita al distrikta statuso en 1964.