Subĉiela teatraĵo pri Vilhelmo Tell en InterlakenSubĉiela teatraĵo pri Vilhelmo Tell en Kantono Berno Svisujo estas ekde 1912 teatraĵo pri Vilhelmo Tell, germane Wilhelm Tell, laŭ la verko de Schiller. Vilhelmo Tell estas la nacia heroo de Svislando ekde dramo de fama germana Friedrich Schiller. - La teatraĵo estas liberaera (aŭ subĉiela) teatro kun spektoterasoj. LokoLa teatraĵo okazas en Interlaken, Svisio, atingebla el BLS-fervoja stacidomo Interlaken West (Interlaken-okcidento) kaj el busa haltejo linio 5 ĝis "Restoracio Suno" kaj ekde la busa haltejo 150 m piede. TeatroLa ekstera teatro de amatoroj estas tre fama: oni vidas kamparanojn kun bovinoj kaj mezepokajn rajdantojn. La teatro havas ĉirkaŭ 21 surscenejojn por turistoj de 23a de junio ĝis 2a de septembro 2011. La gravaj ludistoj ludas helpe de mikrofonoj. LudestrinoMonika Wild estis ekde 2001-2007 ludestrino kaj ankaŭ por la jaro 2011. MuzikoLa komponisto de la muziko estas Dany Nussbaumer. Li kreas ofte teatran muzikon. Vidu ankaŭEn Altdorf, kantono Urio, estas ankaŭ teatra societo: Tell ludoj-Altdorf, Svisujo, (Tell ludoj-Altdorf). Eksteraj ligiloj
|