Ĝi estas unu el la plej malnovaj aksoj de Parizo. La nomo de la strato devenas de la eksa abatejo Saint-Antoine-des-Champs, detruita je la fino de la 18-a jarcento. Okaze de la franca revolucio de 1789, la loĝantoj de Faubourg Saint-Antoine viciĝis inter la plej fruaj ribeluloj.
Tiu populara strato restas ĝis hodiaŭ famkonata pro siaj altkvalitaj, manfaritaj mebloj kaj pro siaj metiistoj.
Oni ne devas konfuzi la straton Faubourg-Saint-Antoine kun la strato Saint-Antoine, kiu alvenas al la placo Bastille el la centro de Parizo.