Steven Zaillian aŭ per plena nomo Steven Ernest Bernard Zaillian - naskiĝis la 30-an de januaro 1953 (nun 1953-01-30) en Fresno, Kalifornio, Usono, do nun 71-jara - estas usona scenaristo, reĝisoro, filmproduktisto kaj fondinto de la filmprodukta kompanio Film Rites. Li gajnis la Akademian Premion, premiojn Golden Globe kaj BAFTA pro sia scenaro por la filmo Schindler's List de 1993. Aldone li estis nomumita pro la scenaroj de la filmoj Awakenings, Gangs of New York and Moneyball.
Steven Zaillian naskiĝis en Fresno, Kalifornio, kiel filo de Jim Zaillian, radioprograma parolisto de novaĵoj. Li estas de armena deveno, kaj familie kreskis kun rakontoj de la armena genocido en la Otomana Imperio.
Li estis studento en la Kalifornia Ŝtata Universitato de kantono Sonoma, diplomiĝis je kinarto en la San-Franciska Ŝtata Universitato en 1975, kaj nun vivas en Los-Anĝeleso, kun sia edzino kaj iliaj du infanoj.
Aliaj filmoj
Eksteraj ligiloj