Stade estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Stade de la federacia lando Malsupra Saksio kaj estas la administra centro de la distrikto. Fine de decembro 2022 la urbo havis 48 353 loĝantojn. Dum la mezepoko, Stade ekonomie apartenis al la hansa ligo, nun ĝi estas parto de la metropola regiono Hamburgo.