La sovetunia teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1972 en Munkeno havis 371 sportistojn. Ili partoprenis en 22 fakoj. Flagtenanto de la sovetunia teamo estis Aleksandr Medved. La sportistoj atingis 50 orajn, 27 arĝentajn kaj 22 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 1-an rangon.
La Sovetunia teamo en tiu jaro gajnis 50 ormedalojn, kaj estis la senkonkurence plej forta el ĉiuj naciaj teamoj, kiam hejme en Sovetunio festiĝis la 50-jariĝo pri la kreado de Sovetunio. Tiu simbolismo plaĉis al la sovetuniaj ŝtatgvidantoj en Moskvo.[1]