Elisabeth Françoise Sophie Lalive de Bellegarde, grafino d'Houdetot [dudeto:] (18a de Decembro 1730 – 28a de Januaro 1813) estis franca nobelino. Ŝi estas memorita ĉefe pro la mallongdaŭra sed intensa amo kiun ŝi inspiris al Jean-Jacques Rousseau en 1757, sed ŝi estis ankaŭ dum kvindek jaroj en rilato kun la poeto kaj akademiulo Jean François de Saint-Lambert.
Rousseau klopodis tiun ne plenumitan amaferon kun la 25-jaraĝa Sophie d'Houdetot, kio parte inspiris lian leternovelon, Julie, ou la nouvelle Héloïse (bazita ankaŭ sur la memoroj de lia idilia rilato de juneco kun Mme. de Warens). Sophie estis la kuzino kaj la hejmgasto de la patronino kaj gastiganto de Rousseau nome Madame d'Épinay, kiun li traktis ege maljuste.
Bibliografio
- Chisholm, Hugh, eld. (1911). ["Houdetot, Elisabeth Françoise Sophie de la Live de Bellegarde, Comtesse de".] Encyclopædia Britannica. 13 (11a eld.). Cambridge University Press.