Somera pirango (Piranga rubra), foje iom fuŝe nomata somera tanagro, estas mezgranda brilkolora Amerikakantobirdo. Kvankam dum longa tempo ĝi (kaj la tuta ĝia genroPiranga) estis apartenigita al familioTraŭpedoj (Thraupidae) alinome tanagroj, nun preskaŭ ĉiuj esploristoj interkonsentas, ke tiuj ĉi birdoj apartenas al familio Kardinaledoj (Cardinalidae).[2]
La plumaro kaj voĉo de somera pirango estas fakte tipa por kardinaledoj.
Taksonomio
Someran pirangon unue priskribis fama sveda naturalisto Karolo Lineo en la 10-a eldono de sia klasika verko Systema Naturae (1758) sub dunomoFringilla rubra.[3]
Tiam li apartenigis la specion al genro Fringilla, kiu tiam estis ĝenerala kolektilo por ĉiuj fring-similaj birdoj. Lineo bazis sian priskribon je priskribo kaj ilustraĵo de "somera ruĝbirdo" far Mark Catesby en lia verko The Natural History of Carolina, Florida and the Bahama Islands publikigita en jaroj 1729–1732.[4]
Catesby donis la lokon kiel "Karolino", Lineo ĝeneraligis ĝin Ameriko. Nun la tipa loko de somera pirango estas Suda Karolino.[5]
Somera pirango estas la tipa specio de genroPiranga enkondukita far franca ornitologo Louis Pierre Vieillot en 1808.[6][7] La genra nomo Piranga devenas de tupia vorto Tijepiranga, kiu estas ĝenerala vorto por nekonata malgranda birdo. La specia nomo rubra estas feminina formo de latina vorto ruber ("ruĝa").[8]
Somera pirango estas mezgranda birdo, averaĝe ĉirkaŭ 17 cm longa kaj 25.8–33.6 g peza, kun dika, fortika kaj akra beko.[9][10]Enverguro estas inter 28 kaj 30 cm.[11]
Samkiel ĉiuj aliaj kardinaledoj, somera pirango estas sekse duforma kun granda diferenco inter seksoj je kolorigo de la plumaro. Plenkreskaj iĉoj estas hele ruĝaj kun iom brunecaj aŭ verdecaj flugiloj, similaj je aspekto al iĉoj de hepata pirango krom la multe pli hela beko. Inoj havas olivkolorajn suprajn partojn de plumaro kaj oĥrecajn-oranĝkolorajn malsuprajn partojn. Samkiel ĉe multaj aliaj birdoj, la ruĝaj kaj oranĝkoloraj pigmentoj venas el eksteraj fontoj kun nutraĵoj.
La kanto de somera pirango estas ade ripetata fluo de melodiaj ripetfrazoj, tre simila al tiu de migra turdo. La simeleco estas sufiĉe granda por ke malspertaj birdobservantoj ofte konfuzu la du speciojn en situacioj, kiam oni ne vidas kaj nur aŭdas la birdon. La kanto de somera pirango estas, tamen, pli monotona ol tiu de T. migratorius, kaj kutime havas na ne pli ol tri aŭ kvar distingaj frazoj. Kompare al kanto de skarlata pirango ĝi estas pli klara kaj ne sonas "nazale". Krom la kutima kanto somera pirango havas ankaŭ akran, mallongan alarmsignalon pi-tuk aŭ pik-i-tuk-i-tuk.[12]
Malgraŭ sia brila kolorigo, tiuj ĉi birdoj malofte videblas, ĉar plejparton da tempo ili estas en arbara kanopeo kaj nur elflugas por kapti insektojn en flugo. Insektoj formas pliparton de ilia dieto, sed ĝi estas ankaŭ fortikigita per semoj kaj fruktoj.[14][15]
La plej preferataj fruktoj de tiu ĉi specio estas tiuj de arbo Cymbopetalum mayanum el familio Annonaceae. Tiujn fruktojn la birdoj abunde manĝas en siaj vintrejoj kaj aktive furaĝas por ĝi en agrokulturaj bienoj, ĝardenoj, kaj aliaj hom-ŝanĝitaj habitatoj.[16]
Tiuj ĉi arboj estas iam speciale plantataj por allogi somerajn tanagrojn kaj multajn aliajn migrobirdojn.[17]
↑Peterson, Roger Tory & Peterson, Virginia Marie (2002): Field Guide to the Birds of Eastern and Central North America (5th ed.). Houghton Mifflin, Boston. (ISBN 0-395-74046-0)
↑Foster, Mercedes S. (2007). The potential of fruiting trees to enhance converted habitats for migrating birds in southern Mexico. Bird Conservation International17(1): 45-61. COI:10.1017/S0959270906000554PDF fulltext
↑ (March 2007) “The potential of fruit trees to enhance converted habitats for migrating birds in southern Mexico”, Bird Conservation International17 (1), p. 45–61. doi:10.1017/S0959270906000554.
↑Prescott, K.W. (1965). The scarlet tanager. New Jersey State Museum Investigation No. 2, Trenton, New Jersey. 159 pp
↑ (1995) “An observation of a summer tanager attempting to eat an Anolis lizard”, Journal of Field Ornithology66 (4), p. 501–502.