Selbach (prononco Zelbaĥ laŭ la loka dialekto) estas municipo en la subŝtato Suda Rio-Grando de Brazilo. Ĝi situas en la mezoregiono Nordokcidento de Rio-Grando (portugale Noroeste Rio-grandense), kaj apartenas al la mikroregiono Não-Me-Toque. Laŭ la stato de 2022 en la municipo vivis 5 107 loĝantoj sur areo de 176,73 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 29 loĝantoj/km² - en 2010 estis 4 929 loĝantoj.[1]
Minoritata lingvo
Ekde ĝia fondo kaj pioniraj tagoj, en la municipo parolatas la Sudriogranda germana dialekto, propranome Riograndenser Hunsrückisch, brazila variaĵo de la germana plejparte bazita sur la rejnfranka dialektaro.
Ekzistas multaj aliaj municipoj kun tiu dulingva profilo ĉie en la ŝtato. En 2012 la ŝtata deputitinstanco unuanime voĉdonis favore al agnosko de tiu-ĉi germana dialekto kiel oficialan historian kulturon konservendan.[2][3]
Selbach fakte estas nomita laŭ Selbach, municipo en Rejnlando-Palatinato, en okcidenta Germanio.
Eksteraj ligiloj
Vidu ankaŭ
Referencoj