Schriesheim [prononco "Ŝri:shajm"] estas historia urbo en la nordo de la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio, en ties distrikto Rhein-Neckar kaj distriktaro Karlsruhe. La urbo situas flanke de la turisma strato Bergstraße (monta strato) precize inter Hajdelbergo kaj Weinheim proksime de Ladenburgo kaj Dossenheim. Simbolo de la urbo estas la mezepoka fortikaĵo Strahlenburg. Schriesheim havas partnerecon kun la franca urbo Uzès. Alexander Mack naskiĝis en Schrieskeim kaj vivis tie 27 jarojn.
Historio
Schriesheim estis parto de la regno Palatinato (Kurpfalz) ĝis la jaro 1815.
Esperanto en Schriesheim
Tie loĝis kaj propagandis Esperanton Josef Taubmann.
Vidindaĵoj
- Fortikaĵo Strahlenburg
- Mezepoka arĝentominejo
- Mathaisemarkt (tradicia ĉevalfojro ekde 1579, ĉiam la lastan semajnon de marto)
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj