En la finonta mezepoko la fer-prilabora industrio garantiis bonstaton. Fondiĝis en la 1531-a jaro la tiel nomita Ŝmalkalda Ligo (Schmalkaldischer Bund), gravega ŝirmila federacio de la protestantaj regnaj statoj kontraŭ la katolika imperiestro Karlo la 5-a. Ses jarojn poste oni aprobe akceptis ĉi tie la Ŝmalkaldajn Artikolojn, ellaboritajn de Lutero mem. Malantaŭ la malvenko en 1546/47 ĉe Mühlberg la urbo denove koncentriĝis je sia prilabora industrio. Ankoraŭ hodiaŭ la iloj kaj manĝilaroj fabrikataj en Schmalkalden estas akirantaj altegan ŝaton!
Vidindaĵoj
Kiel la ĉefa vidindaĵo en la urbo elstaras la larĝe videbla Kastelo Wilhelmsburg. Aparte indas viziton la kastela preĝejo kun orgeno el la 16-a jc., la bankeda salono kun belega plafono, la riĉe stukita Blanka Salono kaj la muzeo pri regiona historio aranĝita en la burgaj ejoj.
La tuta urbokerno de Schmalkalden estas protektita. La plej alloga objekto estas la malfrugotika urbodomo sur la Malnova Foirejo. Sur la Konsilantar-kelo (Ratskeller) estis la iama seĝo de la Ŝmalkalda Ligo. Ĉi tie troviĝas krome la malfrugotika urbokirko Sankta Georgo, konstruita dum 1437-1509.
La Todenwarth-Kamerego (Todenwarthsche Kemenate) konstruiĝis la komencon de la 16-a jc. kiel hejtebla ŝtona loĝejo. Sur la Nova Foirplaco admiriĝeblas la Hesa Korto, impona framskeleta domo. En ĝia trinkhaleto en la kelo estas videbla unu el la plej malnovaj profanaj pentraĵoj el la germana mezepoko. La freska ciklo malfruromanika montras epizodojn el la romano "Iwein, la kavaliro kun la leono" de Hartmann von Aue. Aparte interesaj burĝaj domoj en la malnova urboparto estas la Große Kemenate (Granda kamerego) kaj la Luterdomo, kie estis loĝanta la granda reformanto en 1537. Norde de la urbocentro, en la urboparto Weidebrunn, vizitu Neue Hütte (metalurgian uzinon). La iama ferfabriko restaŭritis kiel teknika monumento kun altforno datuminta de la jaro 1835. En tiu ĉi kunteksto interesas ankaŭ vizito de la Gapminejo Finstertal.
Klerigado
En la urbo ekzistas famekonata fakaltlernejo, la Altlernejo de Schmalkalden[1], fondita kiel nur ferindustria altlernejo en 1902, hodiaŭ konsistante el ne malpli ol kvin fakultatoj. La urbo pro tio oficiale rajtas porti titolon de universitata urbo.
Stadt Schmalkalden, Arbeitsgruppe Festschrift (eld.): 1125 Jahre Schmalkalden. Festschrift. Schmalkalden, 1999, ISBN 3-00-004395-0
Peter Handy, Karl-Heinz Schmöger: Fürsten, Stände, Reformatoren. Schmalkalden und der Schmalkaldische Bund. Justus Perthes Verlag, Gotha 2002, ISBN 3-623-00746-3
Norbert Krah: Die Fach- und Ingenieurschule Schmalkalden – Ein geschichtlicher Abriss. Stadt-Bild-Verlag, Leipzig 2002, ISBN 3-934572-51-0
Pryzemyslaw P. Zalewski, Sibylle Putzke: Baugeschichte einer Handwerkerstadt. Schmalkalden. Reinhold, 2004, ISBN 3-910166-90-3
Michael Eckardt (Hg.): Paul Weber: Die Wilhelmsburg über Schmalkalden. Elch-Verlag, Bad Liebenstein 2005, ISBN 3-933566-30-4
Norbert Krah: Das Eisenhandwerk und die metallverarbeitende Industrie in Schmalkalden. Von den Anfängen bis zur Gegenwart. FBF-Forschungs- und Bildungs-Fördergesellschaft Schmalkalden/Verein für hessische Geschichte und Landeskunde e. V., 2006, ISBN 3-9810525-7-9
Manfred Salzmann: Zwischen Ruhla, Bad Liebenstein und Schmalkalden. En: Werte unserer Heimat. Band 48. Akademie-Verlag, Berlino 1989, ISBN 3-05-000378-2, S 96f.