Sankt Pölten - en oficialaj germanlingvaj dokumentoj kutime mallongigite St. Pölten - estas la ĉefurbo de la federacia lando Malsupra Aŭstrio en Aŭstrio . Ĝi ankaŭ estas la administra centro de la distrikto Sankt Pölten-Land , kiu plene ĉirkaŭas la urbon, sed mem konsideriĝas eksterdistrikta urbo kaj do ne mem apartenas al la administra unuo ĉirkaŭanta ĝin. La urbo situas en la centra parto de la federacia lando, iom okcidente de la ŝtata ĉefurbo Vieno , kaj estas parto de la historia regiono Mostviertel [MOSTfirtl ] (mosta regiono). Laŭ la stato de 2020 en la urba komunumo vivis 55 514 loĝantoj sur areo de 108,44 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 512 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Karlstetten , Obritzberg-Rust , Herzogenburg , Kapelln , Böheimkirchen , Pyhra , Wilhelmsburg , Ober-Grafendorf , Gerersdorf , Neidling kaj Distrikto Sankt Pölten-Land .
Rilatoj al Esperanto
La fondon de urba Esperanto-grupo en 1924 iniciatis Hugo Steiner kun Anton Goldmann. En 1953 en la urbo fondiĝis la Mondpaca Esperantista Movado , kiu dum la sekvaj jaroj de la malvarma milito ebligis oficialan agadon por kaj per Esperanto en socialismaj landoj, sed devis ankaŭ kompromisi kun la tieaj regantoj.
Lokaj esperantistoj
En St. Pölten mortis hungardevena László Götz .
Turismo
El Sankt Pölten ekas konata Mariazeller-fervojo .
Amaskomunikiloj
En la urbo interalie aperas la regionaj semajnaj gazetoj Niederösterreichischen Nachrichten kaj Burgenländische Volkszeitung .
Partneraj urboj
Eksteraj ligiloj
urbocentra panoramo