Rückert-Premio (Coburger Rückert-Preis) fondiĝis fare de la urbo Koburgo ligita kun la monsumo de 7500 eŭroj; ĝi aljuĝatas de 2008. La ideo venis de Oskar Ohler, kiu honore prezidantis la Koburgan Literaturcirklon kaj iniciatis Coburg liest!, agadon legemigan.
La por Friedrich Rückert nomita premio honoras aŭtorojn el la kulturteritoriojn araban, persa, afgania, turka, hinda kaj similaj. Antaŭkondiĉo estas literatura valoro en la originallingvaj versioj: tamen ili estu je dispono en germana traduko. Dua postulo estas la respekto de la ĉarto de la Internacia klubo PEN.[1] Estro de la ĵurio estas de 2007 Claudia Ott.
Fono
La mondfama orientalisto, poeto kaj tradukisto Rückert vivis kaj laboris inter 1820-66 Koburge. Li okupiĝis pri pli ol 40 lingvoj kaj la idiomoj de la Malproksima kaj Meza Orientoj fokusis por li. La koburganoj volas ankaŭ kontribui al la tutmonda repaciĝo kaj kompreno inter la popoloj de la mondo.