Rugănești [rugəneŝtj] (hungare Rugonfalva) estas vilaĝo en Rumanio nordoriente de Cristuru Secuiesc. Administre ĝi apartenas al la komunumo Șimonești.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 669 loĝantojn (hungaroj); en 1992 667 (hungaroj).
Historio
Ĝi estis unue menciita skribe en 1495. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Rugonfalva apartenis al Hungario, (Udvarhely). Ĝia reformita preĝejo havas pentritan lignan baldakenon kaj ĥorejon faritajn de Georghius Rosler kaj Herman Szászkézdi Andreas en 1783. Tie naskiĝis la patrino de la trifoja olimpia ĉampiono kaj boksisto László Papp.
Fonto
Famuloj
- Dezső Balogh (2-a de oktobro 1912 – ?): popolkantesploristo.
- Miklós Bartha (14-a de novembro 1848 – Budapest, 19-a de oktobro 1905): politikisto, publicisto, ĉefredaktoro Ellenzék.
- Mózes Bíró (n. 24-a de majo 1933): kemiisto, scienca esploristo.
- Domokos Kiss (n. 10-a de novembro 1946): operkantisto (tenoro).
- András Mester (1922 Kluĵo, 2002): aktoro.
- József Mester (1928- 2002, Békéscsaba), operkantisto.
- Miklós Mester (8-a de marto 1906 – Budapeŝto, 5-a de januaro 1989): historiisto.
- Rozália Mészáros Jakab Zsigmondné (n. 14-a de julio 1928): bazlerneja instruistino, popolartistino, verkistino
- Anna Mihálykó, Anna Bali (n. 8-a de aŭgusto 1948): fotoartistino.
- Samu Sebesi (1859? – 1930): verkisto, ĵurnalisto, aktoro.
Bibliografio
- Jakab Zsigmondné Mészáros Rozália: Rugonfalva az idő múlásában. 2005.
Eksteraj ligiloj