Roy Oliver DISNEY (ṇaskiĝinta la 24-an de junio 1893, mortis la 20-an de decembro 1971)[1] estis usona negocisto kaj kun-fondinto de The Walt Disney Company. Li estis la pli aĝa frato de Walt Disney.
Dum Walt estris la kreivan fakon, Roy gvidis la negocajn kaj financajn fakojn.[2] Roy kaj Walt kune fondis Disney Studios kiel fratoj, sed Walt poste foraĉetos plej el la parto de Roy en 1929 antaŭen; malkiel Max kaj Dave Fleischer de la rivala Fleischer Studios, Roy ne estis kun-produktoro. Tamen, Roy estis egala partnero en ĉiaj fakoj de la produktora kompanio.
Roy iĝis la unua CEO de la kompanio en 1929, kvankam la oficiala titolo ne venis al li antaŭ 1968. Li kunhavis ankaŭ la rolon de proparolanto de la stabanaro kun Walt el 1945. En 1960, Walt forfaligis la titolon de proparolanto por centriĝi pli al la kreivaj aspektoj de la kompanio. Post la morto de Walt en 1966, Roy prokrastis sian retiriĝon por superrigardi la konstruadon de tio kio estos poste konata kiel Disney World.[3] Li poste renomis ĝin Walt Disney World kiel omaĝo al sia frato. Roy iĝis la prezidento de Walt Disney Productions la 15an de decembro, 1966, kaj tio li restis ĝis 1968.
Notoj
Bibliografio
Eksteraj ligiloj