Rorà estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la regiono Piemonto kaj al la provinco Torino, kiu ekde la 1-a de januaro 2015 havas la nomon metropola urbo Torino. Najbaraj komunumoj estas Villar Pellice, Torre Pellice, Luserna San Giovanni kaj Bagnolo Piemonte (CN). Historie la loĝantoj estis valdanoj: en la dua duono de la 17-a jarcento la duklando Savojo per pluraj armeaj kampanjoj provis mortigi ĉiujn ĝermojn de protestantismo en la regiono, kaj la loĝloko estis scenejo de pluraj bataloj. Fine la katolikaj regantoj de la duklando venkis kaj la valdanoj plejparte forpeliĝis al pli nordaj regionoj de Germanio, kie ili trovis azilon.