Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Rodinila valerato aŭ rodinila pentanato estas organika kombinaĵo apartenanta al la familio de la esteroj, rezultanta el interagado de la valerata acido kaj rodinolo aŭ rodinila alkoholo. Rodinila valerato estas senkolora likvaĵo kun agrabla odoro, nesolvebla en akvo sed solvebla en alkoholoj, oleoj kaj aliaj nepolaraj organikaj solvantoj. Rodinila valerato prezentas valeratan grupon ligitan al rodinila grupo. Ĝi konsistas je 15 karbonatomoj, 28 hidrogenatomoj, 2 oksigenatomoj kaj posedas antifungajn kaj antimikrobajn proprecojn.
Ili estas izomeroj kaj ambaŭ estas nesaturitaj esteroj de la valerata acido, tamen, la unua posedas la duoblan ligilon en la 7-a karbono de la rodinila kateno, kaj la dua prezentas la duoblan ligilon en la 6-a karbono de la citronelila grupo.